Sukceso
Problemo
Senkonata eraro okazis.
Via kontaktdemando estis sukcese sendita. Ni kontaktos vin.
Okazis problemo dum sendado de via kontaktdemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
Via prezodemando estis sukcese sendita. Ni rapide kontaktos vin. Dankegon!
Okazis problemo dum sendado de via prezodemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La aĉetoĉaro malplenas. Eble la retumil-sesio malvalidiĝis. Ni pardonpetas.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro.
Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.

Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!

OK
Por ricevi informojn pri miaj aŭskultantoj kaj krei muzikon specife por vi, mi uzas Cookies. Tiaj metainformoj (ekz. via loko) ne estas senditaj al aliaj kompanioj aŭ organizoj!

Bonvole ne kreu Cookies

Somero, Suno & Sunbrilo

Kio la fek' - La ĉi-jara, junulara esperantorenkontiĝo en Badajoz (Hispanio) estis varmega. Dum la semajno estis pli malpli 45 gradoj. Tiel plejmulto de la ĉeestantoj restis en la junulargasteja naĝejo aŭ en unu de la klimatigitaj ĉambroj. Krome, estis la tipaj programeroj kiel Esperanto por novuloj, progresantoj, poezio, jogokursoj, dancado, Capoeira kaj Aikidō.

La partoprenantoj de la IJK en Hispanio
La partoprenantoj de la IJK en Hispanio
La unuan vesperon ni vojaĝis malgraŭ la varmeco al la urbocentro, kie la KulturLingva Festivalo okazis. Post ĉiu estis servita kun argentina Mate, germanaj Gummibärchen kaj slovakaj alkoholaĵoj, Martin Wiese rokis kun sia e-gitaro la urboplacon. La programo de la sekva tago malvarmigis nin per akvobatalo kaj montris al ni tradukitajn filmojn dumverspere. Poste estis la ekskursa tago, en kiu vi havis elekton inter romanaj monumentoj de la urbo Merido, akvoparko aŭ la vojaĝo al la portugala limo. Trankviligis poste la gitarmuziko de Timothy Gallego por momento. Ĉiu, kiu ankoraŭ havis energiplenajn gambojn, ĝojis: Ekde nun la respondeculoj organizis ĉiunoktan diskejo, kiu malofte finis antaŭ la 4a matene.
Muzikumi sursceneje
Muzikumi sursceneje
"Utopio" estis la nomo de skurila, sed unueca teatraĵo, kiu estis prezentita je la venonta vespero. La ĉefaktorino, trista klaŭno, kapablis tiom tuŝi la publikon, ke fine la infanoj de la renkontiĝo spontane kuris al scenejo por subteni la protagoniston. La teatraĵo ricevis ŝturman aplaŭdon kaj la homoj ekstaris. Finis la vesperon karaokejo. Por la hispanan influon zorgis la grupo Cira y Ulises, kiu kun perkusio, gitarsonoj kaj forta virina voĉo etosigis la homojn. La nokta "astronomia promenado" aliflanke pro la luma noktoĉielo ne tiom etosis.

la lasta tago estis plenplena de kursoj kaj debatoj. La lasta vespero komencis per la Internacia Vespero, en kiu ĉiu partoprenanto povis montri kanton, dancon aŭ alian kulturaĵon el sia lando por kelkajn minutojn. Tiu programero estis sufiĉe populara, tial ĝi iĝis pli longa ol planite. Krom la malfrua komenco de mia koncerto, mi sufiĉe dancigis la homojn. Feliĉe, krom tiaj timoj la najbaroj ne vokis policon. Poste, ni daŭrigis la dancadon en la diskejo. Nur malmultaj iris al la lito ĉinokte. La partoprenantoj portis sin mem post longaj adiaŭadoj al sia buso kaj tie dormis kelkajn horojn. Mi loĝis unu plian tagon en Sevilla kaj tiam flugis hejmen al la malpli varma Germanio.