La nova albumo "Kreaktiva" venos la 3an januaron
Ekde la 3a januaro 2017 fine pretas ĝi- la tria albumo de la fama regeartisto.
14 freŝnovaj kantoj, inter alia kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O.
Dancigaj ritmoj, bone pripensitaj tekstoj kaj enkapantaj melodioj atendas vin. La kanto "Ni estas fortaj" jam igis
la homojn danci dum du koncertoj en indonesio, la kanto "Por mia patro" estas dediĉita al lia patro kaj "Ribeluloj" kun Dolchamar
priparolas sociajn problemojn kaj kritikas la kapitalistan sistemon.
Jonny M jam vizitis multajn landojn kaj kun la nova albumo li denove travojaĝas esperantujon. En Esperanto, la germana kaj angla
feliĉigas la simpatia, juna viro jam ekde 2006 liajn ŝatantojn.
Pliaj informoj
Antaŭmendu KD